Fenestron pri preferoj

Instrumentoj

Bildo pri la paĝo 'Midi' de la fenestro pri preferoj.

Rapido

Difini la rapidon (po frapoj por minuto) por muziko kaj arpeĝoj. Tiuj ĉi valoroj estas uzataj de ekzercoj skribitaj kun tiuj ĉi ekzerc-moduloj: compareintervals, harmonicintervals, idtone, melodicinterval, singchord, singinterval, twelvetone, rhythm, identifybpm, nameinterval. Aliaj ekzercoj havos la rapidon difinitan de la leciondosiero aŭ de la agord-paĝo de la ekzerco.

Preferata instrumento

Difini la instrumenton midi kaj la laŭtecon uzatan por plej parto el la ekzercoj.

Akordaj instrumentoj

Solfege povas uzi tri malsamajn instrumentojn dum ludado de akordoj. Unu por la plej alta tono, unu por la tonoj en la mezo kaj unu por la basa tono. Tio ĉi povas esti utila se vi trovas malfacile aŭskulti apartajn tonojn en akordoj.

Preferata frapinstrumentoj

Difini la frapinstrumenton uzata por nombri antaŭ la ritmaj demandoj, kaj la instrumento por ludi la demandon.

Uzanto

Bildo pri la paĝo 'Uzanto' de la fenestro de preferoj.

Solfege uzas tiun ĉi informon en kelkaj ekzercoj kie la uzanto devas kanti.

Malplej/plej alta tono kiun la uzanto povas kanti

Tiuj ĉi rulbutonoj difinas al Solfege la plej kaj malplej altajn tonojn kiujn la uzanto kapablas kanti. Tiuj ĉi valoroj nur estas konsiderataj de la programo kiel sugestoj. Se ekzemple la valoroj estus difinitaj de c al c' kaj vi agordis la programon por peti ke vi kantu minorajn kaj maĵorajn dektojn, vi devos kanti notojn for de tiu ĉi rango.

Sekso

Solfege bezonas scii ĉu la uzanto estas viro aŭ ino por krei iujn el la demandoj kie la uzanto kantos la respondon. Tio ĉar la vira voĉo sonas unu okton pli malalte ol la ina voĉo.

Eksteraj programoj

Bildo pri la paĝo 'Eksteraj programoj' de la fenestro pri preferoj.

Solfege serĉos la PATH (vojo) por programoj kiujn vi indikis en tiu ĉi paĝo. Do vi nur devas enigi la kompletan vojon se la programoj estas instalitaj ekstere de la indikoj de PATH.

Konvertiloj

Metu komandliniojn kiuj konvertas inter malsamaj sonformoj. %(in)s estos anstataŭataj per la nomo de la dosiero el kiu ni konvertas. Kaj %(out)s, per la nomo al kiu ni konvertas. Ne necesas enmeti %(out)s se la programo aŭtomate konservis al nova dosiero kun ĝusta dosier-sufikso.

Sonludiloj

Komand-linioj kiuj povas ludi malsamajn sonformojn. %s estos anstataŭataj per la nomo de la ludota dosiero. La dosiernomo estos aldonata ĉe la ĉeno-fino se vi ne inkluzivigos %s.

Miksaĵo

Kelketo da ekezcoj uzas la programojn CSound kaj MMA. Lilypond-book estas bezonata por produkti aŭskulto-trejnajn printaĵoj kun testoj, kaj latex estas bezonata kiam la printaĵo devas esti kreata laŭ la formo dvi. Sen latex, vi ankoraŭ povos krei eligon laŭ html.

Se la dosiero enmetita sufiksas per .py, tiam la skripto estos plenumata de la sama interpretilo python ankaŭ uzata de Solfege mem.

"Poŝta programo" difinas la komandon kiu ekigas la retpoŝtan programon kiam vi klaku en retadreso, en la gvidlibro de uzantoj.

Interfaco

Bildo pri la paĝo 'Interfaco' de la fenestro pri preferoj.

Montrigi la uzant-gvidilon per ret-foliumilo: Uzu tion ĉi kiel alternativon al la help-foliumilo inkluzivita en la programo.

Reampleksigebla ĉefa fenestro: Ebligas al la uzanto reampleksigi la ĉefa fenestro de solfege.

Elekti lingvon: Vi povas permane elekti la lingvon kiu vi deziras se Solfege ne detektis tion korekte, aŭ se vi volas uzi Solfege kun alia lingvo ol tiu, de via operaciuma sistemo.

Identify tone keyboard accelerators

Bildo pri la paĝo 'Interfaco' de la fenestro pri preferoj.

Here you can change the keyboard accelerators for the «Identify tone» exercise. Click on a row to select the tone you want to change the accelerator for, then click again on the second column of the row. Finally you can press the key you want to set as the accel for the tone.

The «Dvorak» and «ASCII» buttons will set the accelerators to the default values for Dvorak and ASCII keyboards.

Interval keyboard accelerators

Bildo pri la paĝo 'Interfaco' de la fenestro pri preferoj.

Here you can change the keyboard accelerators for the interval exercises, like the «Harmonic interval» and «Melodic interval» exercises. Click on a row to select the tone you want to change the accelerator for, then click again on the second column of the row. Finally you can press the key you want to set as the accel for the tone.

The «Dvorak» and «ASCII» buttons will set the accelerators to the default values for Dvorak and ASCII keyboards.

Praktiki

Bildo pri la paĝo 'Praktiki' de la fenestro pri preferoj.

Ne permesi novan demandon antaŭ ol la antaŭa estu solvita: Malebligas la butonon 'nova' ĝin nova demando estu korekte respondita aŭ la uzanto klaku sur "rezigni".

Ripedi demandon se la respondo estis erara: Ludi la sonon refoje kiam la uzanto malkorekte respondas.

Spertula reĝimo: Ebligante tiun ĉi alternativon en ekzercoj kiuj uzas la modulojn idbyname kaj idproperty permesas al vi elekti trejni nur subaro el la problemoj de la leciondosiero. Trejnado per spertula reĝimo konservos neniun statistikon.

Son-agordo

Bildoj pri la paĝo 'Son-Agordo' de la fenestro pri preferoj.
Bildoj pri la paĝo 'Son-Agordo' de la fenestro pri preferoj, funkcianta en MS Windows XP.

MIDI-agordo

The exercises that generate sound have several ways to play sound:

Neniu sono:

Uzu tion ĉi por rafinado aŭ kiam vi portas Solfege. Neniu sono estas ludata, la eventoj midi estas eligataj al stdout.

Use ALSA device

If you have the Python modules for ALSA installed, you can use the ALSA sequencer. If your operating system is Linux, you have a menu item on the Help menu that can download and compile the modules for you.

Uzi aparaton:

La plej bona elekto tie ĉi ordinare estas /dev/music ĉar ĝi havas la plej bonan subtenon por frapinstrumetoj. /dev/sequencer2 ordinare estas simbola ligo al /dev/music. Se via sistemo ne havas /dev/music, vi povas krei ĝin per tiu komando kiel administranto root (se vi uzas linuksan kernon versio 2.2 aŭ pli modernan):

cd /dev mknod music u 14 8

En MS Windows tiu ĉi elekto estas nomata Windows multimedia output.

Uzi eksteran ludilo MIDI:

Tio ĉi povas esti utila dum portado al sistemoj kiuj ne usas OSS, aŭ se vi havas aĉan sintezilon en via sonkarto kaj deziras uzi timidity.

Statistikoj

Bildoj pri la paĝo 'Son-Agordo' de la fenestro pri preferoj.

Statistikoj el 3.15 kaj antaŭa

Versioj de Solfege antaŭaj al 3.16.0 konservis statistikojn en tre etaj dosieroj. Solfege 3.16.0 kaj pli novaj importos tiujn ĉi dosierojn al la novan datumbazan dosieron dum la unua fojo kiam la programo estas lanĉata, sed ĝi lasos la malnovajn dosierojn en via komputilo. Vi povas sekure forigi tiujn ĉi dosierojn post lanĉo de solfege 3.16.0 aŭ pli nova. La dosieroj estas konservataj en la subdosierujo statistics de la dosierujo aplikaĵ-datumaro.

Statistikoj

Statistikoj nun estas konservataj en dosiero statistics.sqlite en la dosierujo aplikaĵ-datumaro. La ĝusta loko de la dosierujo povas esti trovata per elekto de Dosier-lokoj en la menuo Helpo. Musklaku Forigi por nuligi viajn statistikojn kaj ekigi per malplena dosiero statistics.sqlite.